Iomete pri mi :))

Saluton, mi estas Karina!
Mi estas okjara kaj ĉiutage iras al lernejo (dua klaso!). Tie estas tre interese kaj mi ŝatas esti tie. Du tagojn semajne mi ankaŭ iras al "Kultura Lernejo" kie mi lernas pentri kaj koruskanti. 

Mi parolas svede kaj ruse. Esperanton mi komprenas nur iomete, sed mi scias kunkanti kantojn el repertuaro de miaj gepatroj! Miaj gepatroj aĉetis por mi "Granda Mazi", kiun mi ege ŝatas. Do, baldaŭ mi scipovos konversacii kun vi esperante :))

Mi volonte kantas infanajn kantojn kaj mi eĉ havas unu propran e-kanton. Ĝin mia patrino tradukis de la sveda kaj mi multe provludas ĝin kun mia patro por sonregistri kaj kanti antaux publiko! Mi fakte jam kantis ĝin antaŭ publiko ĉe Azia Kongreso en Koreio (2002). Mi ŝatis tion kaj ŝajnas la publiko ankaŭ.
Ĝis revido en esperantujo!