Iom da informo pri niaj eldonaĵoj; kie, kial kaj kiam ili aperis, eldonita kvanto, k.t.p. Plurajn kantojn vi povas aŭskulti sur paĝo  KANTOJ  kaj elŝuti TEKSTOJ  por plej multo de miaj kantoj.


Nia la plej lasta albumo nomiĝas "Amu min" kaj aperdato estas decembro-2003. La KD enhavas 12 kantojn verkitajn al tekstoj de Mikaelo Bronŝtein.
La tuta materialo estis registrita kaj miksita en nia propra studio "Jomart's Studio", kiu de jaro al jaro "kreskas" kun ni.
Aŭskultu pecojn de ĉiuj 12 kantoj de la disko ĉi tie kaj volonte mendu vian propran ekzempleron.
Do, aŭskultu kaj, espereble, ĝuu!
   
"Valso..." estis dediĉita al ĉiuj niaj svedaj e-amikoj, kiuj multe helpis nin dum malfacila periodo en nia vivo.
Disko estis registrita en nia, tiam ege juna studio - tio estis nia unua propra registrado.
Franko Luin helpis kun la grafika materialo por la disko.
Ĉi disko estas jam ankaŭ elĉerpita kaj malgraŭ ĝia populareco, ni ne intencas reeldoni ĝin.
   
Kasedo "Samarkand'"
Aperis en Svedio, Stokholmo, 1994.
   
1991 ni translokiĝis al Svedio kaj tiam havis multe da tempo por povi verki novajn kantojn - kio rezultiĝis en la kaseda albumo "Vi kuras de vi".
Registrado estis farita parte ĉe Pigo-studio, parte en alia ne esperanto-studio kaj eldonita de Edistudio (Italio) 1992, kvante 500 ekzempleroj.
Bedaŭrinde, la kasedo jam elĉerpiĝis :(
   
"Folioj de mia memoro" estis registrita dum nia unua vizito al Svedio, 1990, tuj post KEF en Vesterås. Ano de "Persone", Martin, tiom ekŝatis niajn kantojn, ke li aranĝis registradon de la kasedo en studio de lia amiko kaj dum nur unu tago estis 17 kantoj (live) registritaj!
Vi eĉ ne povas imagi kiel feliĉaj ni sentis nin tiam!
Kasedo estis eldonita de sveda "Eldona Societo Esperanto" kvante 3.000 ekzempleroj. Oni daŭre havas eblecon mendi "Folioj"-n tie kaj ĉe Stokholma esperanto libroservo.
Apartan sinceran dankon al Martin kaj Franko Luin.
Ĉiam viaj, JN.
 
Vinila disko
"Somera mondo"
Nia la plej unua studia registrado. Malgranda disko kun kvar kantoj estis regis en studio "Melodia", Uzbekio en 1989.
Interesa informo:
Lla vendoprezo de ĉi disko estis 1rublo kaj 20 kopekoj.
ĉe la aukcio dum IJK-60 en 2004 Pjer Luiĝi aĉetis diskon por 255 rubloj! (Imagu ke la prezo por la nova KD "Amu min" tiam estis ne multe pli alta - 350 rubloj).
Dankon Pjer por tiom alta aprezo de nia muziko!