Naskiĝis, studis, militservis, denove
studis… k.t.p.
Estas interese ke la unua artikolo, kiun mi legis post la militservo,
estis pri Esperanto.
Estis serio de artikoloj- lecionoj skribitaj de Boris Kolker. Tiel
komenciĝis mia Esperanto-vivo.
Por ne esti la sola esperantisto en mia urbo (Ĉimkent,
Kazahio) mi aranĝis e-kurson en Pedagogia altlernejo kie
mi laboris kiel muzikband-gvidanto. Tiel aperis mia unua
E- bando, Kredo. Nataŝa kaj mi estas "restaĵoj"
de la bando. Kiel e-dueto ni ekzistas
dum jam multaj jaroj (ĉu de 1987). Mi ankaû partoprenis
multajn eks-sovetiajn e-aranĝojn kiel sola artisto.
Nataŝa kaj mi estas geedzoj kaj ni havas filinon, Karina,
kiu naskiĝis vintre 1995.
Esperas ke ni iam kantos triope. Hejme ni parolas ruse, ekstere
- svede. Krom la Esperanto kaj kantado mi ankaû ŝatas ĝiu-ĝutsun
(japana luktarto) kiun mi trejnis dum pluraj jaroj ĝis
ricevo de la bruna zono. Do, mi daŭre havas kaj intereson ka
la zonon,
sed, bedaŭrinde - ne tempon :)) Legado kaj biciklado estas
aliaj miaj interesoj.
De la 1991 mi loĝas en Stokholmo, Svedio. Ĉi tie mi ricevis
ankoraû du novajn profesiojn; webdesign kaj sonregistrado (ĉe
SAE). Ambaŭ ilin mi flite uzas private, laborante tamen kiel
gitarinstruisto por lernantoj ĉe unu stokholma privatlernejo.
En Kazahio restis miaj patrino kaj unu fratino.